Valence (Drôme)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valence. |
Valence (Drôme) | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Drôme | ||||
Arondismento | Valence | ||||
Kantono | Valence-1, 2, 3, 4 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 26362 [+] | ||||
Poŝtkodo | 26000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 64 483 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 758 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 56′ N, 4° 53′ O (mapo)44.93254.8908333333333Koordinatoj: 44° 56′ N, 4° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 123 m [+] | ||||
Areo | 36,69 km² (3 669 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valence (Drôme) [+] | |||||
Valence [valɑ̃s] estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, estante ties ĉefurbo, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence, ankaŭ estante ties ĉefurbo, kaj dividiĝas al la kvar kantonoj Valence-1, 2, 3 kaj 4.
Fine de 2021 en la komunumo vivis 64 483 loĝantoj sur areo de 36,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 758 loĝantoj/km². En 2010 la komunumo havis 63 405 loĝantojn[1]. La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Guilherand-Granges, Soyons, Alixan, Beaumont-lès-Valence, Bourg-lès-Valence, Chabeuil, Malissard, Montéléger, Montélier, Portes-lès-Valence kaj Saint-Marcel-lès-Valence.
Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas valencois.
Valence situas sur la maldekstra bordo de Rodano kaj estas industria centro kaj merkato por agronomiaj produktoj. Ĝi havas romian kapelon kaj renesancan kapelon “Pendentif” (1548). Valence estas rigardata kiel la norda pordego al Provence.
Valence, la romia kolonio Valentia, de la 4-a jarcento estas sidejo de episkopo, kiu ankaŭ posedis la regno-povon super la urbo.
Famuloj rilataj al Valence
[redakti | redakti fonton]- Jean-Étienne Championnet (1762-1800), generalo
- Jean-Pierre Bachasson de Montalivet (1766-1823), ŝtatisto
- Marthe Camille Bachasson de Montalivet (1801-1885), ŝtatisto
- Jean Joseph Farre (1816-1887), generalo
- Louis Gallet (1835-1898), libretisto kaj verkisto
- Paul Ricœur (1913-2005), filozofo
- Jacques Tardi (nask. 1946), komik-desegnisto, ilustranto kaj verkisto
- Alain Robert (nask. 1962), Freeclimber
- Anne-Sophie Pic (nask. 1969), kuiristino
- Guillaume Gille (nask. 1976), manpilkisto
- Sébastien Chabal (nask. 1977), rugbeisto
- Bertrand Gille (nask. 1978), manpilkisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 26362-Valence (france). Alirita 18-an de junio 2013.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france)