Vitelina parulio
Vitelina parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vitelina parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendroica vitellina (Cory, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma vivteritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Vitelina parulio aŭ Kajmana parulio (Dendroica vitellina) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.
Ĝi troviĝas en la Kajmanoj kaj en la insuloj Santanilla en Honduro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, arbustaroj kaj eĉ urbaj areoj. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo.
Ĝi estas specio kun tre flavaj subaj partoj kaj ankaŭ flavecaj vixaĝo kaj nuko male al aliaj samgenranoj; en la vizaĝo videblas grizecaj kronostrio, traokula strio kaj nur komenco de la subokula strio kiu en parencaj samgenranoj ĉirkaŭas subokulan makulon. La krono kaj suba dorso estas olivgrizecaj kaj la flugiloj grizaj kun ne tre markataj helaj flugilstrioj. Ankaŭ la vosto estas griza. La kruroj estas rozgrizecaj. La beko grizeca kaj pintakra.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Dendroica vitellina[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
- Raffaele, Herbert; James Wiley, Orlando Garrido, Allan Keith & Janis Raffaele (2003) Birds of the West Indies, Christopher Helm, London.
|