Vundo
Aspekto
Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.
Simptomoj de vundo: doloro, sangumo, histo-formorto. Ĉe malfermaj vundoj estiĝas la t.n. enira pordo, tra kiu povas alveni infektaĵoj, fremdaj materialoj deekstere.
En botaniko, surface de vundita planto estiĝas vunda kambiumo (v. meristemo) per vund-hormonoj. La ĉeloj de la kambiumo rapide dividiĝas kaj produktas la vundo-kovrintan kalushiston.
Figure vundo povas esti ankaŭ ia spirita difekto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- grato
- abrazio
- lezo
- memvundanta konduto, psikiatria perturbo
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri vundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Fremdan vundon kaŝas vesto. ” „ Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. ” „ Piki al iu la vundan lokon. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-23.