« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
« Kiam mi ricevas plezuron en fremdiĝinta formo, al mi okazas nenio; mi konsumis tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas rememoroj pri tio, kion mi faris. »
« Al la plej mirindaj ekzemploj de tia konsumado de la plezuroj apartenas momenta fotado, iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi libertempon… “Turisto” kun sia kamerao estas brila simbolo de la fremdiĝinta rilato al la mondo. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la fotilo, plenumanta rolon de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” vojaĝo estas kolekto da fotoj, anstataŭiganta impresojn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis. »
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laboras aŭ distriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. »