Závažná Poruba
Závažná Poruba | |
hungare: Németporuba, germane: Deutschporub | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Závažná Poruba | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Situo | Závažná Poruba |
- alteco | 616 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 18″ N 19° 38′ 47″ O / 49.05500 °N, 19.64639 °O (mapo) |
Areo | 18,6638 km² (1 866,38 ha) |
Loĝantaro | 1 259 (31.12.2010) |
Denseco | 67,46 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1263 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 02 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 511196 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Závažná Poruba | |
Retpaĝo: www.zavaznaporuba.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Závažná Poruba (hungare Németporuba germane Deutschporub) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Dum mallonga tempo la oficiala hungara loknomo estis Vágortovány.
Geografio
Závažná Poruba situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ aŭtovojo Žilina-Poprad. Liptovský Mikuláš troviĝas je 2 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio okazis pri la loko en 1263 en formo "Vezverys", pri la vilaĝo en 1377 laŭ tiama hungara ortografio "Nemethporuba". En 1715 29 familioj pagis impostojn. En 1784 483 vilaĝanoj loĝis en 62 domoj, en 1828 741 vilaĝanoj loĝis en 83 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágortovány 1030 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Závažná Poruba 1250 homoj, (1236 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Luko de 1837, turo alkonstruiĝis en la 20-a jarcento
- luterana novgotika preĝejo de 1933
- skiejoj