Čičmany
Čičmany | ||
hungare: Csicsmány, germane: Zimmermannshau | ||
municipo | ||
Tipa popola arkitekturo de municipo Čičmany
| ||
|
||
Oficiala nomo: Čičmany | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Žilina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Strážovské vrchy | |
Rivero | Rajčanka | |
Situo | Čičmany | |
- alteco | 655 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 57′ 22″ N 18° 30′ 58″ O / 48.95611 °N, 18.51611 °O (mapo) | |
Areo | 25,610585 km² (2 561,06 ha) | |
Loĝantaro | 183 (31.12.2010) | |
Denseco | 7,15 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1272 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 013 15 | |
Tel. prefikso | +421-41 | |
NUTS | 517470 | |
Aŭtokodoj | ZA | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Čičmany | ||
Retpaĝo: www.cicmany.viapvt.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Čičmany (hungare Csicsmány [ĉiĉmAnj], germane Zimmermannshau [cimermanŝaŭ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Čičmany situas en valo, laŭ traira flankovojo. Žilina troviĝas je 36 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la onidiro bulgaroj rifuĝintaj de turkoj fondis la vilaĝon en 1410, tamen la unua mencio okazis pri la vilaĝo jam pli frue en 1272 en formo "Cziczman". En 1598 oni komputis tie 43 domojn kaj muelejon. En 1784 1275 vilaĝanoj (230 familioj) loĝis en 126 domoj, en 1828 1507 vilaĝanoj loĝis en 127 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csicsmány 1452 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1921 incendio okazis. En 1944 pro agadoj de partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Čičmany 229 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1798
- kapelo el la 18-a jarcento
- kastelo el la 18-a jarcento
- muzeo pri la loka popolartoj