Étienne-Jules Marey
Étienne-Jules Marey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Étienne-Jules Marey | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1830 en Beaune | ||||
Morto | 15-an de majo 1904 (74-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | inventisto filmreĝisoro fiziologo kuracisto fotisto sciencisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziologio, medicino, fotografio kaj fotografia ekipaĵo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Étienne-Jules MAREY (naskiĝis la 5-an de marto 1830 en Beaune, mortis la 15-an de majo 1904 en Paris) estis franca sciencisto multfaka. En sia trejnado Mara estis kuracisto kaj specialiĝis ĉefe pri fiziologio. Studinte la movon de la vivantaj estaĵoj li estis unu el la fondintoj de biomeĥaniko; lia esplorado influis multajn kampojn, inkluzive de kardiologio, aviado, meĥaniko kaj fiziologio. Tamen, Marey estas plej konata kiel teknika pioniro pro sia inventado de scienca ekipaĵo kaj sciencaj aplikoj de fotarto, filmo kaj animacio, interalie multaj el liaj trovaĵoj utilis al artistoj kiel Marcel Duchamp por ties pentraĵo "Nudaĵo descendanta ŝtuparon". Liaj eksperimentoj kaj teknikoj kiujn li inventis havis grandan influon sur la evoluo de kinematografio. Marey estis membro de la Kolegio de Francio kaj la Franca Akademio de Sciencoj.
La asteroido 3456 Etiennemarey estis nomita en lia honoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li iĝis doktoro en Parizo en 1859. Por siaj studioj sur la movado, li inventis en 1882 la unuan Filmilon.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Physiologie médicale de la circulation du sang (1863)
- Études physiologiques sur les caractères graphiques des battements du cœur (1865)
- Du mouvement dans les fonctions de la vie
- lekcioj faritaj en sia eksperimentejo Arkivigite je 2010-10-08 per la retarkivo Wayback Machine - la Revue scientifique (1866)
- lekcioj faritaj en Collège de France - Germer-Baillière (1868)
- La Machine animale. Locomotion terrestre et aérienne (1873-1874)
- Physiologie expérimentale (1875)
- Pression et vitesse du sang (1876)
- La Méthode graphique dans les sciences expérimentales (1878) Texte en ligne
- La Circulation du sang à l'état physiologique et dans les maladies (1881) Texte en ligne
- kun Georges Demenÿ, Études de physiologie artistique faites au moyen de la chronophotographie (1893)
- Le Mouvement (1894)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Les inventeurs célèbres de Bourgogne, Olivier Grandjean, 2009
- la franca vikipedio