Saltu al enhavo

Aimo Kaarlo Cajander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aimo Kaarlo Cajander
Persona informo
Aimo Cajander
Naskiĝo 4-a de aprilo 1879
en Uusikaupunki, Okcidenta Finnlando
Morto 21-an de januaro 1943
en Helsinko
Lingvoj finnagermanasveda vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko (1896–1903)
Munkena universitato
Evo (en) Traduki (–1906) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Progrespartio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Aarno Kalela (en) Traduki, Erkki Kalela (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto
verkisto
forestry scientist (en) Traduki
politikisto
profesoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Helsinko vd
Verkado
Verkoj The theory of forest types ❦
Ueber Waldtypen ❦
Q131071283 ❦
Beiträge zur Kenntniss der Vegetation der Alluvionen des nördlichen Eurasiens. 1, Die Alluvionen des Unteren Lena-Thales vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aimo Kaarlo CAJANDER [ˈɑi̯mɔ ˈkɑːrlɔ ˈkɑjɑndɛr] (naskiĝis la 4-a de aprilo 1879, mortis la 21-an de januaro 1943) estis finna botanikisto kaj politikisto. Li trifoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 2-a de junio 1922 ĝis la 14-a de novembro 1922, duafoje de la 18-a de januaro 1924 ĝis la 31-a de majo 1924 kaj triafoje de la 12-a de majo 1937 ĝis la 1-a de decembro 1939.

Aimo Kaarlo Cajander ekstudis biologion en 1903, ekde 1904 li studis arbaristikon en Munkeno, Germanio. De 1911 ĝis 1934 li estis profesoro pri arbaristiko en la Universitato de Helsinko kaj de 1934 ĝis 1943 ĝenerala direktoro pri la finnlanda administrejo pri arbaroj.

Krom sia scienca agado li estis politikisto kaj trifoje estis ĉefministro de Finnlando. Inter la jaroj 1937 ĝis 1939 li estis prezidanto de la Naci-Liberala Partio de Finnlando. Laŭ li ankaŭ nomiĝis la "uniformoj" de la finna armeo dum la Vintra Milito inter Sovetunio kaj Finnlando (1939–1940): Ĉar dum la atako de Sovetunio nur tiuj finnaj soldatoj havis uniformojn kaj armilojn, kiuj ĵus estis en armea eduko, la plej multaj aldone haste soldatigitaj finnoj devis veni en siaj privataj vestaĵoj kaj kunporti siajn armilojn. Ili ricevis insignojn, kiuj signis ilin armeanoj laŭ la Hagaj Konvencioj de 1899 kaj 1907, kaj tiujn improvizitajn "uniformojn" oni nomis "Kajander-modelo".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]