El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Baška
Baška (germane Baschka ) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono . Baška situas sur ambaŭ flankoj de historia moravia-silezia limo , vivas ĉi tie 4 029 loĝantoj (2024) kaj ĝi dividiĝas en tri partojn: Kunčičky u Bašky kaj Hodoňovice , kiuj troviĝas en Moravio , kaj Baška, kiu situas en Silezio . La limon inter la moravia kaj la silezia partoj kreas rivero Ostravice . Meze de Baška trafluas kaj ĝis Ostravice enfuas rojo Bystrý potok ; apud nordorienta rando situas sur rojo Baštice refreŝige uzata akva rezervujo Baška . Tra Baška kondukas fervojlinio Ostrava – Valašské Meziříčí , sur kiu estas establita fervoja stacio Baška , kaj ŝoseo I/56 .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek , Janovice , Pržno , Staré Město , Metylovice kaj Palkovice .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1402 . Deveno de la nomo verŝajne devenas de ia Baška, kiu loĝigis la vilaĝon. Laŭ Bedřich Fišer, la mortinta kronikisto de la municipo, la nomo rememoriĝas de valaĥoj , kiuj ĉi tie bredis ŝafojn. Antaŭe oni nomis en Valaĥio kaj Vizovicio ŝafon "baŝka".
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 892 1880 2 172 1890 2 183 1900 2 440 1910 2 588 1921 2 335
Jaro Loĝantoj 1930 3 127 1950 3 034 1961 3 264 1970 3 186 1980 3 076 1991 2 874
Jaro Loĝantoj 2001 3 157 2011 3 526 2014 3 731 2016 3 770 2017 3 799 2018 3 822
Jaro Loĝantoj 2019 3 892 2020 3 924 2021 3 882 2022 3 915 2023 3 988 2024 4 029
statuo de Johano Nepomuka
Partoj de municipo Baška (3)