Bystřice aŭ ankaŭ Bystřice nad Olší estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek. Vivas ĉi tie 5 266 loĝantoj (2024). Bystřice nad Olší situas sur ĉefaj trafikaj vejnoj - fervojoBohumín - Žilina kaj internacia komunikaĵo E 75 - I/11 kondukanta el Ĉeĥio al Slovakio kaj kiu estas vojo de historia signifo, ĉar de pratempoj ĝi kunigis Silezion kun Hungario.
Bystřice situas en proksimeco de 5 km de industria urbo Třinec, tiu ĉi třineca aglomeraĵo kreas nordokcidentan limon de la katastro de vilaĝo Bystřice. La vilaĝo situas sur kunfluejo de riveroj Olše, Hluchová kaj Kopytná. El ĉiuj flankoj ĉirkaŭas ĝin longaj beskidaj montoj Ĉantorijo, Javorový, Ostrý kaj Kozubová.
La vilaĝo estiĝis en la dua duono de la 14-a jarcento kiel princlanda vilaĝo de Teŝina princlando, kiu estis ekde la jaro 1327 feŭdo de krono ĉeĥa. La unua historia informo pri la vilaĝo devenas el la 4-a de majo1423. Bystřice estas tipa cismontara vilaĝo. Loĝdomoj devenas el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Devenaj lignodomoj en vilaĝeto Paseky en la paso de antaŭ nelongaj jaroj ŝanĝiĝis en refreŝgejajn kabanojn. La evoluo de vilaĝo estis influita precipe per agrikultura produktado kaj paŝtistado, pli poste per la proksima ferfabriko en Třinec.