Saltu al enhavo

Bučovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bučovice
germane Butschowitz
urbo
Placo kaj kastelo en Bučovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bučovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Bučovice
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Litenĉica montetaro, Arbaro Ždánice
Memorindaĵo Bučovice kastelo
Situo Bučovice
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 02″ N 17° 00′ 11″ O / 49.15056 °N, 17.00306 °O / 49.15056; 17.00306 (mapo)
Areo 31,36 km² (3 136 ha)
Loĝantaro 6 891 (2024)
Denseco 219,74 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1343
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 685 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 592943
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bučovice
Retpaĝo: www.bucovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bučovice estas urbo en Ĉeĥio kun 6 891 loĝantoj (2024). Ĝi situas sur rivero Litava. Bučovice estas malproksima 14 km sude de urbo Vyškov kaj 29 km oriente de urbo Brno.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rašovice, Bohaté Málkovice, Nevojice, Letonice, Kojátky, Křižanovice, Mouřínov kaj Ždánice.

En la 13-a jarcento ekzistis ĉe vojo el regiono de Brno al regiono de Kroměříž sur monteto Hradisko ligna burgeto, ĉirkaŭ kiu evoluis vilaĝo Hrádek, kiun pli malfrue neniigis incendio.

La unuaj mencioj pri Bučovice kiel pri urbeto devenas el la 1-a duono de la 14-a jarcento. La urbeto evoluis en avantaĝa trafiksituo en unutaga distanco de Brno en ĉefa kominikilo de okcidentorienta direkto, de kiu deflankiĝis vojo suden al Ždánice. De norde la urbeto estis ŝirmata per montodorso de Kalvario, sude per defendremparo kaj fosaĵo. La fortikaĵoj estis forigitaj dum konstruado de kastelo kaj ties ĝardeno. En la sama tempo okazis karakterizaj ŝanĝoj de la mezepoka kerno de la urbo, precipe ties placo, kiu havas paralelograman bazplanon – en norda fino fermas ĝin baroka preĝejo Ascendotago de Virgulino Mario kaj en suda fino la kastelo.

La kastelon en renesanca stilo lasis konstrui posedanto de sinjorujo en Bučovice Jan Šembera Černohorský el Boskovice en la 2-a duono de la 16-a jarcento (15751584). En ornamado de ejinternoj laboris vico da italaj artistoj. Konsistaĵo de la kastelo estas ĝardeno, devene ĉirkaŭbarita per muro kaj pavimita akva fosaĵo. En la areo de la kastelo okazis dum jaroj pluraj konstrureguligoj. La ĝardeno estis renovigita laŭ devena stilo en la jaroj 19601965. Eĉ spite al tiuj ĉi reguligoj la kastelo estas indikata kiel la plej pura renesanca konstruaĵo ekster Italio. La kastelo apartenis ekde la jaro 1597 ĝis 1945 al Lichtenštejn-anoj, hodiaŭ ĉi tie havas sidejon urba muzeo.

Kun Bučovice estis nedisigeble kunigita signifa juda komunumo. Judoj ĉi tie verŝajne vivis jam en la 1-a duono de la 15-a jarcento, sed la plej malnova konservita mencio pri la juda loĝigo estas nur el la jaro 1561. La plej granda nombro de anoj de tiu ĉi komunumo (566) estas indikata en 1848, en 1930 ĉi tie vivis nur 64 judoj. Dum invado de svedoj en la urbon en la jaro 1645 la kvartalo verŝajne forbrulis. Plua incendio obsedis ĝin en la jaro 1850. Dum socialisma alikonstruo de la urbo en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la geto estis detruita kaj anstataŭigita per lu-domoj. En la jaro 1966 estis detruita ankaŭ novromana sinagogo el la jaro 1853, kiu staris sur loko de pli malnova sinagogo dokumentita al la jaro 1690. En la urbo restis konservita sole juda tombejo, kie konserviĝis kelkaj tombŝtonoj el la 18-a jarcento.

Fine de la 18-a jarcento ĉi tie komenciĝis evolui potfarejo, drapproduktado kaj barelfarado. En la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento en la urbo estis 14 teksproduktejoj kun preskaŭ 2 000 okupitoj. En la jaro 1894 estis fondita fabriko por fleksmeblaro, kiu fariĝis bazo de ĉi tiea lignoindustrio. En oktobro de 1887 la urbo ricevis fervojon en fervojlinio BrnoKyjov.

La urbodomo en la placo devenas el la jaro 1765. El pli novaj konstruaĵoj valoras mencii la tn. Obecní dům el la jaroj 19131914 konstruita en kubisma stilo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 852
18805 148
18905 205
19005 427
19105 731
19215 710
JaroLoĝantoj
19305 642
19505 910
19615 902
19705 850
19806 395
19916 165
JaroLoĝantoj
20016 321
20116 396
20146 464
20166 439
20176 460
20186 468
JaroLoĝantoj
20196 496
20206 493
20216 444
20226 510
20236 771
20246 891

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.