Saltu al enhavo

Valtice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Valdice.
Valtice
germane Feldsberg
urbo
La placo kun preĝejo en Valtice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valtice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio
Parto de Valticio
Konataj lokoj Areo de Lednice-Valtice, Valtice kastelo
Situo Valtice
 - alteco 192 m s. m.
 - koordinatoj 48° 45′ 00″ N 16° 45′ 00″ O / 48.75000 °N, 16.75000 °O / 48.75000; 16.75000 (mapo)
Areo 47,85 km² (4 785 ha)
Loĝantaro 3 593 (2024)
Denseco 75,09 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Fondo 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 691 42
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584975
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Regiono Vinregiono Moravio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valtice
Retpaĝo: www.valtice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Valtice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono proksime ĉe la aŭstria landlimo. En 2024 ĝi havis 3 593 loĝantojn. Centro de vinkultura teritorio (sidejo vinista lernejo kaj entrepreno), konata pro i.a. pro sia valora baroka kastelo. Kune kun apuda Lednice ĝi konsistigas areon enskribitan al Listo de Monda heredaĵo de Unesko.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlec, Hlohovec, Břeclav, Bernhardsthal, Schrattenberg, Herrnbaumgarten kaj Drasenhofen.

Historio de la urbo devenas jam de la 11-a jarcento. Fine de la 14-a jarcento setlis en tiu loko familio de Liĥtenŝtejnidoj, kiu sinsekve fariĝis en la ĉelima regiono tre potenca. En la dua duono de la 16-a jarcento fariĝis Valtice ĝia sidejo. Pro bonaj servoj al la aŭstria imperiestro estis Liechtenstein-anoj rangaltigitaj je princoj.

De mezepoka burgo ne konserviĝis surloke io ajn. Nova kastelo estis konstruita origine en manierisma stilo, sed poste en baroka periodo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj trapasis ĝia evoluo per komplika situacio. Postuloj de la nobeloj influis elekton de vico de arkitektoj, kiuj sinsekve realigis la kastelan tutaĵon ĝis ĝia nuna aspekto. Por Liechtenstein-anoj laboris aŭstriaj projektistoj, ofte italdevenaj, kun famaj nomoj - Giovanni Giaccomo Tencalla, Andreo Erna, Johann Bernhard Fischer de Erlach, Domenico Martinelli kaj aliaj. Ĉi-tempa stato de la konstruaĵaro kun Honora Korto speguligas do longan evoluon de diversaj konstruperiodoj ĝis la fino de la 18-a jarcento per realigo de teatra alo. Eĉ skulpta garnituro estas en Valtice signifa. Al la komplekso apartenas ankaŭ kastela parko.

Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la Ĉeĥa Respubliko. Ĝenerale oni povas sendube rekomendi viziton de la kastelo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 946
18803 435
18903 659
19003 742
19104 059
19213 959
JaroLoĝantoj
19304 125
19503 432
19613 314
19703 495
19803 583
19913 554
JaroLoĝantoj
20013 630
20143 532
20163 562
20173 538
20183 538
20193 557
JaroLoĝantoj
20203 575
20213 525
20223 488
20233 559
20243 593

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo Valtice - situas sur milda deklivo malantaŭ la urboplaco. Origine gotika burgo el la 13-a jarcento estis rekonstruita je renesanca kaj pli poste je baroka kastelo, je unu el la plej elstaraj mondecaj barokaj konstruaĵoj en Moravio. Je la nuna aspekto ĝi estis rekonstruita en 16431730 laŭ la projektoj de la itala arkitekto D. Martinelli. Salla terena estas verko de J. B. Fischer de Erlach. La kastelon konsistigas trietaĝa kvarala konstruaĵo kun ĉevalejoj, rajdejo, galerio, rokoka teatro kaj kaleŝejo. el la renesanca periodo konserviĝis du angulturoj, de kiuj kondukas malaltaj flankaj aloj kreantaj kun la ĉefa konstruajox t.n. honoran korton. Fronta fasado de la kastela konstruaĵo estas riĉe ornamita, la meza akso de la konstruaĵo estas elstarigita per enira portalo kaj turo. Riĉe ekipitaj kastelaj internoj estis adaptitaj nur en la 18-a jarcento.
  • Kastela parko estis fondita en 1727 kaj konstruata laŭ la projektoj de D. Girard. Komence de la 19-a jarcento la ĝardeno estis larĝigita kaj rekonstruita je natura pejzaĝparko kun travidebloj malproksimen. La parko havas areon 14,6 hektarojn kaj kreskas en ĝi 22 specoj de pingloarboj kaj 63 specoj de foliarboj.
  • Paroĥa preĝejo Ĉielenpreno de Maria Virgulino - sur la placo situanta frubaroka konstruaĵo konstruita surloke de malpli nova preĝejo en 16311671 de la arkitektoj J. Carlone, G. G. Tencalloa a O. Erna. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princo Karlo Eŭsebio de Liechtenstein, ĉar ĝia stilo estas vere originala.La preĝejo apartenas al la plej grandaj en la episkopujo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. En la interno oni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.
  • Preĝejo de Mizerikordaj Fratoj kun apuda hospitalo
  • Novrenesanca urbodomo - verko de la arkitekto J.Drexler el 18871889
  • Marieca pestokolono el 1680, konstruigita de la princo Liechtenstein danke al fino de du pestoj kaj aliaj katastrofoj. Ĝi estas ornamita per kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto Mathias Gunst.

Proksima ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • Belvedero Kolonáda (Rajsna) – staranta sur pinto de la monteto ĉirkaŭ 1,5 km super la urbo. Ĝi estis konstruita en 18171823 de la arkitekto J. Popellacke laŭ la modelo de la kolonado en Schönbrunn. Panorama elvido ekde Mikulov trans Montetoj de Pavlov (Pavlovské vrchy) ĝis herbejaj arbaroj ĉe Lednice ĝis herbejoj en Morava kampo.
  • Tempo de Diana (Rendezvous) – romantisma konstruaĵo en aspekto de romia triumfa arko konstruita en 18101812 laŭ la modelo de J. L. Hardmuth en arbaroj ĉirkaŭ 1,5 km oriente de la kastelo Valtice.
  • Kapelo de sankta Huberto – romantisma novgotika konstruaĵo kun tri arkadoj meze de parke adaptita eksarbaro, volbita de reta volbo, konstruita en 1855 laŭ la projekto de J. Wingemüller ĉirkaŭ 3 km nordoriente de la kastelo Valtice
  • Ĉe Tri Gracioj malfruklasikisma kovrita kolonaro el 1825 konstruita la u la projekto de K. Engel. Statuaron de Tri Gracioj skulptis el unu peco da ŝtono M. Fischer. Ĝi troviĝas en la parke adaptita eksarbaro ĉirkaŭ 4 km nordoriente de la kastelo Valtice.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]