El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Brâncuși
Persona informo
Constantin Brâncuși Constantin Brâncuși
Naskonomo
Constantin Brâncuși
Naskiĝo
19-an de februaro 1876 (1876-02-19 ) en Hobița, Unuiĝintaj Princlandoj
Morto
16-an de marto 1957 (1957-03-16 ) (81-jaraĝa) en Parizo
Tombo
Tombejo de Montparnasse vd
Etno
rumana lingvo vd
Lingvoj
franca vd
Ŝtataneco
Rumanio Francio vd
Alma mater
Bucharest National University of Arts (en) Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Profesio
Alia nomo
Brincusi, Constantin vd
Okupo
skulptisto ilustristo konstrua desegnisto pentristo fotisto assemblage artist (en) vd
Laborkampo
Skulptarto vd
Aktiva en
Parizo • Egiptio • Villefranche-sur-Saône • Barato • Livorno • București • Nov-Jorko vd
Aktiva dum
1904–1956 vd
Verkado
Verkoj
Birdo en Spaco ❦ La senfina kolono ❦ La Kiso ❦ Dormanta Muzo vd
Ekspoziciejoj
Instituto de Arto de Minneapolis , Arta Instituto de Ĉikago , Muzeo de Arto “Nelson-Atkins” , Muzeo de Moderna Arto de Novjorko , Tate , Nacia Galerio de Arto , San-Franciska Muzeo de Moderna Arto , Filadelfia Muzeo de Arto , Metropolita Muzeo de Arto , Nacia Muzeo de Moderna Arto , Photography Collection (en) kaj Muzeo J. Paul Getty vd
vd
Fonto: Vikidatumoj
Constantin BRÂNCUȘI [konstantin' brınkuŝj'] naskiĝis la 21-an de februaro 1876 en la vilaĝo Hobița, distrikto Gorj , en la suda Rumanio. Li estis la ĉefa skulptisto de Rumanio kaj unu el la ĉefaj skulptistoj de la 20-a jarcento.
En 1902 li forlasis sian denaskan landon por studi eksterlande kaj ekde 1904 li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 16-an de marto 1957 en Parizo, kie li estis enterigita en la pariza tombejo de Montparnasse .
Li postlasis ampleksan verkaron, videblan en multaj muzeoj en Eŭropo (ekzemple Centre Pompidou en Parizo) kaj Norda Ameriko . Multaj el liaj verkaĵoj estas en privataj kolektoj.
Lia plej impona skulptaĵaro troviĝas en la sudrumania urbo Târgu Jiu . Inter tiuj skulptaĵoj estas
- La tablo de la silento ,
- La avenuo de la seĝoj ,
- La pordego de la kiso ,
- La senfina kolono .
Liaj aforismoj kaj mallongaj tekstoj aperis en Esperanto en broŝuro: Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuși . Berkeley : Eldonejo Bero , 1993 .