Saltu al enhavo

David Lubar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Lubar
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1954 (1954-03-16) (70-jaraĝa)
en Morristown
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Rutgers Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
inĝeniero
verkisto de porinfana literaturo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.davidlubar.com
vdr

David LUBAR (n. la 16-an de marto 1954) estas usona verkisto de multaj libroj por adoleskantoj. Li estis ankaŭ videoluda programisto, kiu disvolvis interalie Super Breakout por Game Boy kaj Frogger por la Super NES kaj Game Boy. Li ankaŭ desegnis Frogger 2: Swampy's Revenge por Game Boy Color.

Lubar naskiĝis kaj kreskis en Morristown (Nov-Ĵerzejo). Kiel knabo li ofte vizitis la lernejan bibliotekon, kie lia patrino laboris, same kiel la centran bibliotekon kaj distrikto-bibliotekon.[1] Li ĉeestis la universitaton Rutgers kaj akiris diplomon pri filozofio. Post diplomitiĝo, li provis skribi plentempe, sed malalta enspezo devigis lin serĉi alian profesian vojon. David geedziĝis kun sia edzino ĉirkaŭ tiu tempo en 1977. Li komencis skribi por la magazino Creative Computing en 1980.

En 1982, Lubar ricevis proponon labori kiel desegnisto kaj programisto de videoludoj en Kalifornio. Tie li disvolvis kaj tradukis videoludojn por Atari 2600, 8-bitaj Atari-komputiloj, Apple II, NES kaj Game Boy.

Post kiam Lubar komprenis ke li ankoraŭ volis skribi, li revenis al verkista kariero en 1994, daŭre laborante kiel programisto samtempe. Ĝis 1995, li vendis ses librojn, kaj la kompanio, por kiu li laboris, malaperis. En 1998 kaj 1999, Lubar ree programis por Game Boy, sed revenis al skribado baldaŭ post. Inter 2000 kaj 2005, Lubar verkis mallongajn rakontojn por diversaj kolektoj kiel Ribbiting Tales, Lost and Found kaj Shattered.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]