Gex
Gex | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Ain | ||
Arondismento | Gex | ||
Kantono | Gex | ||
INSEE kodo | 01173 [+] | ||
Poŝtkodo | 01170 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 078 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 408 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 20′ N, 6° 3′ O (mapo)46.3333333333336.0577777777778Koordinatoj: 46° 20′ N, 6° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 532 m [+] | ||
Areo | 32,02 km² (3 202 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gex (Ain) [+] | |||
Gex estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 13 078 loĝantoj sur areo de 32,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 408 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la samnoma arondismento Gex kaj ankaŭ de la kantono Gex. Sekve ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
La teritorio havas komunan limon kun Cessy, Échenevex, Grilly, Mijoux, Vesancy, Lajoux, Lélex, Crozet, Les Molunes kaj Divonne-les-Bains.
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj gexois.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gex estas rigardata kiel la ĉefurbo de la natura regiono pays de Gex, ĉe la landlimo kun Svislando. Ĝi fakte apartenas al la urba areo de Ĝenevo. La urbo situas baze de la montomasivo Ĵuraso.
Historio
[redakti | redakti fonton]La regiono pays de Gex estis aneksita de Francio dum la reĝado de Henriko la 4-a. Ĝi forte disvolviĝis ekonomie en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĉefe per precipe produktodona agrikulturo.
Laŭ traktato de la 20-a de novembro 1815, ses komunumoj de la pays de Gex estis deprenitaj el la arondismento Gex kaj ceditaj al la kantono Ĝenevo en Svislando (Collex-Bossy, Meyrin, Verny, Saconnex, Pregny kaj Versoix).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭ, granda parto de la loĝantaro de Gex vivas en Francio sed ĉiutage laboras en Svislando.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Periodo | Nomo | Partio | Profesio |
---|---|---|---|
1947-1976 | Marius Cadoz | ||
1976-1983 | René André | ||
1983-1995 | Michel Nicod | DVD | |
1995-2014 | Gérard Paoli | DVD | |
2014-nun | Patrice Dunand | DVD | |
Nova baloto estos en 2026. |
Demografio
[redakti | redakti fonton]1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2012 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2 361 | 3 137 | 4 296 | 4 868 | 6 615 | 7 733 | 8 913 | 10 677 | 13 177 |
Ekde 1962 la loĝantaro estis kalkulita sen duoblaj kontoj. |
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Jean-Louis Girod de l'Ain, 1753-1839, politikisto aktiva en la franca revolucio de 1789
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo pri fajrosoldatoj
- La montpasejo Faucille
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]