Hokio
Aspekto
Hokio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Macruronus novaezelandiae Hector, 1871 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Hokio (lat.: Macruronus novaezelandiae) estas pacifika fiŝo, kiu estas parenca al la atlantika merluĉo (merluccius).
Junaj fiŝoj vivas en pli altaj regionoj (200–600 m), pli maljunaj apud la fundo ĝis 1500 m profundeco.
La hokio estas tutjare kaptata en profundeco de 400 ĝis 1000 metroj per troloj kaj aliaj retoj. Ĉefaj kaptejoj estas la okcidenta bordo de la suda insulo de Nov-Zelando, la Kuk-Markolo kaj la "Chatham Plataĵo" oriente de Nov-Zelando.
La blanka viando de la profundmara fiŝo estas ofte uzata por suŝioj.
Kaptkvoto por 2001 estis 200.000 tunoj.
- Grandeco: 60 ĝis 130 cm
- Pezo: > 1,5 kg
- Aĝo: > 20 jaroj
Retejoj
[redakti | redakti fonton]- Monda Akvokultura Hokio Profilo Arkivigite je 2006-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- MSC Der Marine Stewardship Council
- Fiŝgvidilo de Greenpeace Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine