Indiana rezervejo
Indiana rezervejo, en la angla Indian Reservation (Usono) aŭ Indian Reserve (Kanado) estas teritorio en Usono, Kanado kaj Sudameriko regata de indiana tribo kiun ties registaroj asignis al la originaj loĝantoj, la indianoj. En la kurso de proceso, la indianoj plurfoje serĉis monkompenson de la usona registaro por la eksproprietigo de siaj teroj kaj por la kontraŭleĝa uzo de ili[1].
La rezervejoj estis establitaj ĉefe en la 19-a jarcento kiel rezulto de la koloniigo de Nordameriko. La plej multaj kaj ankaŭ la plej grandaj situas en la okcidento de Usono, en la montaj ŝtatoj Arizono, Utaho, Montano kaj Suda Dakoto. Ekzistas proksimume 326 indianaj rezervejoj en Usono kaj ĉirkaŭ 200 indianaj rezervoj en Kanado. Tamen ne ĉiu el la 567 oficiale agnoskitaj triboj havas sian propran rezervejon - iuj triboj havas plurajn rezervejojn, iuj havas neniun. La plej granda en areo estas la navaha nacio , la rezervejo de la navaha popolo (ĉirkaŭ 64,7 mil km²), tamen ekzistas rezervejoj kies teritorioj ne superas 50 km². Entute, la indianoj kontrolas 227,000 km² da usona teritorio, kio estas iomete pli ol 2,3% de la tuta lando (9,629,091 km²). Ŝtataj leĝoj en la plej multaj kazoj ne validas en la rezervejo. La plej multaj rezervejoj havas tribajn tribunalojn kaj policojn.
La malbona kondiĉo de la teroj estas grava problemo, kio signifas, ke indianoj vivas sub la nivelo por dece vivteni sin pere de laŭsezona laboro kaj ŝtata financa subteno.
Triba Konsilio ekzercas justican povon super la indianaj rezervejoj[2].
Rezervejoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) La usona ekonomio komencis pagi al indianoj pro la uzado de iliaj teroj. Arkivita el la originalo, la 25-an de majo 2010.
- ↑ (en) ”Separation of Powers--State-Tribal Relations and Interstate Compacts”