Unuaj nacioj
Unuaj nacioj | |
---|---|
population group • etno | |
Indiĝenaj popoloj en Kanado | |
Indiĝenaj popoloj en Kanado | |
Suma populacio | |
1 127 010 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Unuaj nacioj (angle: First Nations; france: Premières nations) estas etnisma termino por ĉiuj indiĝenaj popoloj en Kanado, krom la inuitoj kaj metisoj (miksrasa posteuloj de krioj kaj eŭropanoj). Por inkluzi tiujn oni foje uzas la terminojn unuaj popoloj (angle: First Peoples) aŭ indiĝenaj popoloj (angle: Aboriginal Peoples).
Ofte la esprimo rilatas ne al etna klasigo, sed al politika, tio estas ke foje oni celas la registaron de la koresponda etno. Sed oni ankaŭ foje uzas ĝin por individuoj en la formo First Nations People, kvankam indianoj estas pli ofte uzata, sed ankaŭ diskutata.[1]
La termino unuaj nacioj verŝajne estiĝis komence de la 1980-aj jaroj. Tiel estiĝis termino, kiu estis esence malsama de la en Kanado uzata termino Indian Tribe (indiana tribo) aŭ Band (bando). Tio malpli rilatas al la ĉiutaga uzo ol al la jura kaj politika. Nacio estas protektita de la internacia juro, etno nur de protekto de malplimultoj.
El la ĉirkaŭ 700.000 homoj, kiuj konsideras sin indiĝenoj ĉirkaŭ 565.000 apartenas al la 615 de la kanada ŝtato agnoskitaj triboj, el kiuj vivas ĉirkaŭ 200 en Brita Kolumbio. Nur ili estas laŭ la rilata ministrejo, la Department of Indian Affairs jure indianoj. Ĉirkaŭ 133.000 ne apartenas al tribo, do estas anoj de la unuaj nacioj, sed laŭleĝe ne indianoj. Estas do la ŝtato, kiu decidas, ĉu iu grupo estas tribo, kaj ĉu ano de unu el la unuaj nacioj estas indiano aŭ ne. Tiun decidpovon kontraŭas la termino de unuaj nacioj per la memdecido de la indiĝenoj. Krome la ŝtata uzo eksterjura estas ne preciza.
Lastatempe la indianoj de Usono, nomataj American Indians (amerikaj indianoj) aŭ Native Americans (denaskaj amerikanoj), en Alasko Alaska Natives (denaskaj alaskanoj), foje nomataj ankaŭ Locals (lokuloj) koresponde al First Nations (unuaj nacioj) estas nomataj First Americans (unuaj amerikanoj).
Superrigardo
[redakti | redakti fonton]En Kanado eblas disigi la indianajn kulturojn en kvin kulturejoj kun tre diversaj naturaj kondiĉoj. Tiuj bezonis adaptiĝon, kiu influis la kulturojn ĝis hodiaŭ. Dum en la nordo kaj sur la herbejoj de la centro regis longatempe nomadaj grupoj, en la okcidento kaj oriento homoj setlis kaj vivis per agrikulturo, fiŝkaptado aŭ en la nordo fokĉasado. Krome en la okcidento ekzistis balenĉasistoj. Al tiuj vivmaniero adaptiĝis ankaŭ la loĝejo: tipio kaj vigvamo estas la plej konataj, sed laŭ la Grandaj Lagoj kaj en la okcidento ekzistis vilaĝegoj kun longdomoj. Ekzistis multaj tribaj konfederacioj, ekzemple la Haudenosaunee, kaj ŝamanoj havis grandan influon.
La epoko de negocado kun eŭropanoj transiris post 1600 al koloniisma epoko, en kiu eŭropaj setlistoj postulis pli kaj pli da grundo kaj neniiĝis multaj triboj pro epidemioj. En la 19-a jarcento estiĝis multaj rezervejoj kaj Kanado provis asimiligi la indianojn per edukado al kulturistoj. Ĝis en la 1970-aj jaroj preskaŭ ĉiuj infanoj vizitis, ne malofte perforte fare de la aŭtoritatoj, internulejon (Residential school, sistemo de internejaj lernejoj), en kiu ili ne rajtis uzi sian propran lingvon. Nur ekde 1960 indianoj unue ricevis la balotrajton, kaj rajtis partopreni balotadojn je nacia nivelo. La lastaj internulejoj por indianoj estis fermitaj en la 1980-aj jaroj.
Ene de la unuaj nacioj ekzistas ofte la tradicia, antaŭeŭropa regsistemo per heredebla estreco, kiu konkurencas tiun de Kanado iniciatan sistemon de elektitaj ĉefoj kaj ties konsilistoj. Dum la unuaj nacioj referencas al Traktatoj kaj postulas pli kaj pli kvazaŭ ŝtatan aŭtoritaton en fiksitaj teritorioj[2], la kanada registaro rigardas indianojn grupojn de individuoj kaj iuj provincoj provas privatigi la landon, kiu ĝis nun apartenis al tribo entute.
Iuj unuaj nacioj atingis relativan bonstaton, sed multaj suferas pro malriĉeco kaj gravaj sociaj problemoj. Tio veras ĉefe por kamparanaj grupoj, kies natura medio estis detruita de la ekspluatado de krudmaterialoj (uranio, nafto, ĉefe en Saskaĉevano, Ontario, Kebekio kaj Alberto, de militistaj bazoj (Cold Lake, Goose Bay[3]) kaj de arboforhakado (ĉefe en Brita Kolumbio, sed ankaŭ en aliaj provincoj). Malgraŭ tio evoluas superregionaj kulturaj kaj ekonomiaj aliancoj, kiuj inkluzivas nun eĉ tre malproksimajn indiĝenajn popolojn.
Edukado kaj klerigo estas gravegaj. Ekde 2003 eblas diplomiĝi je nivelo de altlernejo en First Nations University of Canada en Saskaĉevano. Multaj el la malgrandaj lingvoj estas minacitaj je estingo, sed triboj kaj iuj ŝtataj institucioj provas konservi ilin. La lingvo kun la plej multaj parolantoj estas la kria lingvo.
Popolo kaj rezervejoj
[redakti | redakti fonton]En julio 2009 la departemento pri indianaj aferoj kaj norda evoluo listis sur sia TTT-ejo 632[4] tribojn, el kiuj laŭ la kanada indiana leĝo 615 estas agnoskitaj triboj de la ministrejo.[5] La plej multaj triboj posedas plurajn rezervejojn, tiel ke nur laŭ la kunteksto scieblas, ĉu temas pri la tuta triba teritorio aŭ nur unu rezervejo. La tribaj teritorioj estas diversmaniere diserigitaj.
La rilaton inter la 632 indikitaj unuaj nacioj kaj la provincoj aŭ teritorioj montras la sekva tabelo[6]:
El la preskaŭ ĝuste 3000 rezervejoj, ĉirkaŭ 57 % situas en Brita Kolumbio, kie ankaŭ vivas ĉiu tria tribo. Dum en la okcidento de Kanado troveblas la plej multaj unuaj nacioj, vivas la plej grandaj en la oriento. Inter ili la Krioj, kies triboj vivas disigitaj sur grandega teritorio, estas la plej multnombraj.[8] La Haudenosaunee, nomataj ankaŭ la ses nacioj de la granda rivero, nombris en decembro 2008 entute 19.600 registritajn membrojn.[9] La dek plej grandaj triboj estas (julie 2009) la
La popolnombrado de 2006 nombris 1.172.790 indiĝenojn, do 3,8 % de la tuta popolo. Sed en 1996 ili ankoraŭ estis malpli ol 800.000. En la popolnombrado de 2006 el la indiĝenoj indikis 698.025, ke ili apartenis al unu el la unuaj nacioj.[11] El la preskaŭ 700.000 indianoj tamen nur 564.870 registriĝis, 133.155 ne. Entute la nombro de anoj de la unuaj nacioj kreskis inter 1996 kaj 2006 je 29 %. Ĉirkaŭ 1,3 milionoj da kanadanoj indikis, ke ili havis indianajn praulojn. Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]Bibliografio[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|