Károly Ferenczy
Károly Ferenczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Carl Freund |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1862 en Vieno |
Morto | 18-an de marto 1917 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-15 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Cislajtio Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1885) Accademia di Belle Arti di Napoli (en) (–1886) Académie Julian (–1889) |
Familio | |
Edz(in)o | Olga Fialka |
Infanoj | Béni Ferenczy, Noémi Ferenczy, Valér Ferenczy |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Károly FERENCZY [kAroj ferenci], hungare Ferenczy Károly estis eminenta hungara pentristo apartenanta al Artistkolonio (Nagybánya), ankaŭ altlerneja instruisto. Liaj gefiloj estis Béni Ferenczy Noémi Ferenczy Valér Ferenczy.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Károly Ferenczy naskiĝis en Vieno en la 8-an de februaro 1862, kiel ido de germana minoritato en Banato. Li mortis en Budapeŝto, en la 18-an de marto 1917.
Li finlernis la agrikulturon, poste li iĝis bienulo en la familia bieno en Banato, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Li edziĝis al kuzino kaj pentristino Olga Fialka. Poste li lernis pentroarton en Romo, Munkeno kaj en Parizo. En 1896 li estis unu el la fondintoj de Artistkolonio (Nagybánya), poste li instruis pentroarton en Budapeŝto. En 1922 memoroekspozicio okazis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Memportreto (1893)
- Birdokanto (Madárdal) (1893)
- Hejmenvenintaj arbohakistoj (Hazatérő favágók) (1899)
- Memportreto (1903)
- Pentristino (Festőnő) (1903)
- Memportreto (1910)
- Ruĝa muro (Vörös fal) 1910
- Dormanta ciganino (Alvó cigányleány) (1915)
Elektitaj disĉiploj de Ferenczy
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio