Kvinslanda araŭkario
kvinslanda araŭkario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Araucaria bidwillii HOOK. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kvinslanda araŭkario (Araucaria bidwillii), ankaŭ nomata bunja-pino, estas plantspecio de la genro Araŭkario (Araucaria) en la familio de la Araŭkariacoj (Araucariaceae). Ĝi hejmiĝas en la orienta Aŭstralio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Araucaria bidwillii kreskas kiel arbo kaj atingas kreskoalton ĝis averaĝe 35 m, eĉ ĝis 50 m kaj 150 cm diametro de trunka diametro. La arbokrono estas simetria; ĉe junaj arboj ĝi estas iom piramida, ĉe pli maljunaj arboj kupolforma. De la dika trunko la branĉoj staras erticile for de la trunko. La malhelbruna ĝis nigra ritidomo malfiksiĝas en ĝis 2,5 oble 7,5 cm grandaj skvamoj. La arboŝelo de plenkreskita arbo havas dikecon de 5 ĝis 10 cm kaj estas profunde sulka.
Ekzistas heterofilio. La folioj de junaj arboj (eventuale pro la alklimatizado al la lummalriĉa kreskejo en la ombro de la grandaj arboj) estas helverdaj, brilaj kaj 2,5 ĝis 5 cm mallarĝaj; ili estas rigidaj kaj finiĝas per akra pinto. Tiuj folioj staras du vice ĉe la branĉoj. La folioj de plenkreskaj arboj staras radie ĉirkaŭ la branĉo. Ili brilas kaj estas ledaj kaj 0,7 ĝis 2,8 cm longaj. Ili havas pli larĝan, lancetan ĝis triangulan formon. Ili ne havas ĉefan folivejnon, sed multajn paralelajn maldikajn folivenojn.
La kvinslanda araŭkario estas monoika. La arboj komencas frukti en la aĝo de ĉirkaŭ ... jaroj. La masklaj strobiloj aperas en aprilo kaj maturiĝas en septembro ĝis oktobro. Ili estas oblongaj cilindroformaj, ĝis 20 cm longaj kaj kreskas fine de la mallongaj branĉoj. La inaj strobiloj kreskas de decembro ĝis marto; ili maturiĝas de la polenigado ĉ. 17 monatoj. La strobiloj similas al ananaso kaj estas unikaj pro ilia grandeco: Ili estas ovoidaj ĝis preskaŭ globformaj (kiel ananaso). Ili fariĝas ĉ. 30 × 22 cm grandaj. La malhelverdaj strobiloj pezas 8, ĝis 10 kg. La strobilaj skvamoj estas oblongaj-eliptaj aŭ oblongaj ovformaj; la rando estas relative dika. La pintoj de la strobilaj skvamoj finiĝas triangule. La strobiloj enhavas 50 ĝos 100 grandaj semoj, kiuj longas ĉ. 2,5 cm kaj ne estas flugilhavaj. La semoj estas eliptaj kun longa fino; ili estas ĉitkaŭita de maldika, malintensive flava integumento. La semo estas manĝebla.
La ĝermado okazas subgrunde; el la semo unue kreskas radiko, poste kreskas utuberon, poste kreskas la ŝoso. La semo povas kuŝi 2 ĝis 24 monatojn, antaŭ la ĝermplanto trarompas la teran surfacon.
Ĉar la semo ne havas flugilojn kaj normalkaze la tuta ina strobilo falas de la arbo kun verdaj kovroskvamoj, la disvastigo de la semo estas tre limigita. Verŝajne la semo disvastiĝis iam per ne plu ekzistantaj bestoj.
Disvastigo kaj kreskejo
[redakti | redakti fonton]La hejmregiono de tiu ĉi specio estas la aŭstralia Kvinslando. Ekzistas Hodiaŭ du regionoj, kie la arbo kreskas nature: granda arealo en la sudoriento de Kvinslando kaj du pli malgrandaj regionoj en la nordo de tiu subŝtato. En ambaŭ regionoj kreskas pluvarbaro. Ofte samtempe kreskas la dua specio de aŭstralia Araŭkario, Araucaria cunninghamii. La arbo kreskas prefere sur bazaltdevenaj grundoj kaj en regionoj kun jara precipitaĵo de pli ol 1000 mm. La kvinslanda Araŭkario toleras temperaturojn inter −4 kaj+40 °C.
Hodiaŭ la kvinslanda Araŭkario estas kultivata kiel ornamarbo en Kvinslando kaj Novsudkimrujo. Ĝi ankaŭ estas kultivata en aliaj varmaj regionoj de la mondo, ekzemple en suda Usono, Nov-Zelando kaj Ĉinujo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua priskribo de ĉi tiu specio okazis 1843 sub la nomo Araucaria bidwilli fare de la brita William Jackson Hooker en London J. Bot., 2, paĝo 503, tabulo 18–19.[1] La epiteto poste ricevis duan „i“ al bidwillii. Ĝi honorigas la plantkolektanton John Carne Bidwill (1815–1853) [2] kiu kolektis tiun planton kiel la unua en la jaro 1843.
En de la genro Araŭkario (Araucaria) oni metis la specion en la sekcion Bunya, kie ĝi estas la sola reprezentanto. Oni konas pliajn fosilajn speciojn el tiu sekcio, inter ili Araucaria mirabilis de la Jurassic-Cerra-Cuadrado-arbaro en Patagonio.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La manĝebla semo estis grava nutraĵon por la indiĝenaj aŭstralianoj. En la jaro 1842 la arbo estas protektita tial per reĝa dekreto.
Tiu protekto finis 1860 per Queensland Unoccupied Crown Lands Occupation Act 1860 (kvinslanda leĝo). Sekve komenciĝis la hakado de la arboj por ricevi lignon. Oni uzas la lignon por fari tabulojn kaj plankajn kovraĵojn. La restantaj arboj estas Hodiaŭ protektataj; oni rajtas kolekti nur la semojn. Hodiaŭ ekzistas ankaŭ kultivejojn, kie la specio kreskas.
Kultura signifo
[redakti | redakti fonton]La arbo estis valora por la indiĝenaj homoj, kiuj manĝis ĝiajn nuksojn. La Bigambulaj, Barungamaj kaj Madanbanĝiaj homoj marŝis de la Burneta Rivero (Bundabergo), la Klarenca Rivero (Graftono) kaj la Maranoa Rivero (Romao) al la Bunja Montaro; loko kiu enhavas multajn Bunjajn Pinojn, por festi la arbon kaj manĝi ĝiajn nuksojn. La lasta bunja festo estis en 1875[3].
Specialoj ekzempleroj
[redakti | redakti fonton]Speciale granda ekzemplero troviĝas ĉe „Bunya Track“ en la Bunja montara naturparko. Ĝi havis en la jaro 2002 altecon de 50 m kaj diametron de 186 cm trunka diametro. En la proksima „Little Falls Trail“ troviĝas dua ekzemplero de alteco de 51,5 m kaj diametro de 133 cm.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Araucaria bidwillii en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-01. Alirita 2017-09-16 .
- ↑ C.J. Earle: Araucaria bidwillii (angle). The Gymnosperm Database (2017-05-08). Alirita 2017-09-17 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Necesas precizigi la jaron cititan (parametro assessment_year)
- bildoj ĉe dipbot.unict.it. Arkivigite je 2017-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Araucaria bidwillii bei Floridata.
- Araucaria bidwillii bei Conifers.org.