„ Se permesatas tiri vulgaran konkludon el tiu ĉi iom porfakula verko, ni konkludu, ke estis tiom danĝere esti kristano en montenegra lando antaŭ cent jaroj, kiom hodiaŭ estas danĝere esti tie komunisto; en ambaŭ situacioj minacas subita mortiĝo post longa torturo.
Dirante, ke ĉi tiu kvinkanta eposo el kroata literaturo estas porfakula, mi volas klarigi, ke la verko estas interesa por angla leganto aŭ kiel informilo pri tre interesa epoko de jugoslava historio, aŭ kiel fragmento literaturhistoria. Jen, do, verko interesa por tre multaj el ni, kvankam ĝi ne estas tia, ke oni legas ĝin facilplezure, kiel romanon aŭ poemon modernforman.
La traduko estas farita en Zamenhofa lingvaĵo, kaj la laboro estas gratulinda, kvankam la tradukinto erare opiniis, ke enkonduko de pluraj turkaj terminoj ne ĝenos. Ili ja ĝenas, kaj superfluas — seagao kaj haraĉo signifas nobelulo kaj imposto, oni devis tiel traduki ankaŭ tiujn vortojn.
Tiu ĉi sovaĝa sangoplena verko estas bonvena aldono al nia realeca literaturo, kaj la instrua antaŭparolo kaj multaj klarigaj notoj ankoraŭ plivalorigas la libron por ni anglaj Esperantistoj. Kaj fine mi rimarku, ke kelkaj el ni kiuj ŝatis iujn romanojn el moderna Rusujo,
ekzemple Cemento de Gladkov kaj Brusski de Panferov, pro iliaj artismaj
prezentoj de vivo tre malproksima, tre malangla, kaj tre “malliteratura,” per la jena verko el kroata literaturo de lasta jarcento ricevas denove memorigon, ke “ekzistas nenio nova sub la suno.” Nur sanĝiĝis la formo, de eposo al romano. ”