Parolorgano
Parolorgano povas esti
- la tuta natura parolaparato de la homo (kaj de ekvivalentaj estaĵoj kaj maŝinoj)
- iu ajn el la senpere moveblaj partoj de la parolaparato
Oni ofte preferas la vorton "parolorgano" anstataŭ "parolaparato" por eviti la impreson, ke temus pri teknikaĵo, kion sugestas la vorto "aparato". Oni kutime distingas tri partojn de la parolorgano kun malsama funkcio: la spiran sistemon, la fonadan sistemon kaj la artikulacian sistemon.
Al la spira sistemo apartenas la pulmoj, la torako, la diafragmo kaj la spirtubo. Per la spira sistemo kreiĝas la aerfluo kiu estas uzata en la fonada kaj artikulacia sistemo por krei prozodion kaj parolsonojn.
La fonada sistemo konsistas el la laringo kaj la voĉlipoj. Kiam la voĉlipoj estas alproksimigataj unu al la alia, tiel malvastigante la gloton, la subglota aerpremo kreita en la pulmoj kaŭzas la voĉlipojn ekvibri. Tio estas nomata fonado.
La artikulacia sistemo konsistas el la kavoj super la gloto (faringo, buŝa kavo kaj naza kavo) kaj la strukturoj, kiuj ĉirkaŭas tiujn kavojn. Tiuj permesas variigi la formon de la superglotaj kavoj, kaj per tio la formantojn. En la artikulacia sistemo formiĝas vokaloj kaj konsonantoj.
Kaze ke la due menciita signifo estas intencita, oni povas distingi jenajn parolorganojn:
- mandiblo,
- lipoj,
- pinto de lango,
- dorso de la lango,
- radiko de la lango kun la epigloto,
- velo (mola palato),
- uvulo kaj
- laringo, specife la voĉlipoj, inter kiuj troviĝas la gloto.
- La pulmo kun la diafragmo restas ofte ekster konsidero, kvankam ankaŭ tiuj apartenas al la parolaparato kaj do al la aro da parolorganoj en la dua senco.
Plej multaj, sed ne ĉiuj el la parolorganoj funkcias kiel aktivaj artikulaciiloj.