Rafael Azcona
Rafael Azcona | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rafael Azcona Fernández |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1926 en Logronjo |
Morto | 24-an de marto 2008 (81-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Pulma kancero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro romanisto scenaristo filmreĝisoro |
Verkoj | Mi hija Hildegart |
Rafael AZCONA Fernández (Logroño, 24a de Oktobro 1926 - Madrido, 24a de Marto 2008) estis hispana novelisto kaj scenaristo konata pro filmoj kiel El pisito, Plácido, El verdugo, La escopeta nacional, Belle époque kaj La niña de tus ojos.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Konsiderata ofte la plej bonkvalita hispana scenaristo de la historio, li estis certe la scenaristo kiu ricevis plej grandan nombron de Premioj Goya (6) kaj de ties nomumoj (12), krom la Honoran Goya de 1998. Li ekkarieris kiel romanisto kaj ekde 1951 kunlaboris kun humurgazetoj kiel La codorniz. Pere de la adaptaĵo de sia romano El pisito, kiun reĝisoris la itala Marco Ferreri en 1959, li eniris en la etoso de kinarto, kie li restis. Liaj unuaj scenaroj, kiel El pisito, El cochecito kaj El verdugo, portretas sian epokon kaj protestas kontraŭ la tiama malriĉeco; li ĉiam kunlaboris kun reĝisoroj kiuj kunhavu tiun intereson por montri la hispanan realecon en kinarto.
Li rilatis kun verkistoj de la hispana generacio de la mezo de la jarcento, kiel Ignacio Aldecoa, Juan García Hortelano kaj Rafael Sánchez Ferlosio, kiuj certe influis sur lia maniero fari literaturon kaj kinon. El tiuj kaj el hispanaj klasikaĵoj kiel Quevedo, Valle-Inclán kaj Camilo José Cela, li formis sian rigardon al la hispana realeco. Kelkaj el liaj preferoj rilatas al mezklaso, nigra humuro, ironio, la temoj de la morto kaj la maljuneco ktp. Same li kritikas aŭ parodias tradiciajn instituciojn kiel la familio, la pastraro kaj la armeo.
Kelkaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1960, El cochecito, Marco Ferreri
- 1962, Mafioso, Alberto Lattuada
- 1966, L'estate, Paolo Spinola
- 1967, Peppermint frappé, Carlos Saura
- 1967, Las pirañas, Luis García Berlanga
- 1968, L'uomo dei cinque palloni, Marco Ferreri
- 1968, Tuset Street, Luis Marquina
- 1969, La madriguera, Carlos Saura
- 1976, El anacoreta, Juan Estelrich
- 1978, Un hombre llamado Flor de Otoño, Pedro Olea
- La escopeta nacional, Luis García Berlanga
- 1980, El divorcio que viene, Pedro Masó
- 1981, Patrimonio nacional, Luis García Berlanga
- 1982, Nacional III, Luis García Berlanga
- 1985, La corte de Faraón, José Luis García Sánchez
- La vaquilla, Luis García Berlanga
- 1986, El año de las luces, Fernando Trueba
- 1987, El bosque animado, José Luis Cuerda
- 1988, Soldadito español, Antonio Giménez-Rico
- 1990, ¡Ay, Carmela!, Carlos Saura
- 1992, Belle époque, Fernando Trueba
- 1994, Suspiros de España (y Portugal), José Luis García Sánchez
- 1996, La Celestina, Gerardo Vera
- 1998, La niña de tus ojos, Fernando Trueba
- 1999, La lengua de las mariposas, José Luis Cuerda
- 2001, Son de mar, Bigas Luna
- 2008, Los girasoles ciegos, José Luis Cuerda
- 2011, Los muertos no se tocan, nene, José Luis García Sánchez
Literaturaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vida del repelente niño Vicente (Madrid: Taurus, 1955)
- Los muertos no se tocan, nene (Madrid: Taurus, 1956), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
- El pisito (1956), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
- Los ilusos (Madrid: Arión, 1958)
- Memorias de un señor bajito (Barcelona: Ediciones G. P., 1950s)
- Pobre, paralítico y muerto (Madrid: Arión, 1960)
- Los europeos (París: Librairie des Éditions Espagnoles, 1960)
- El cochecito (1960), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
- ¿Por qué nos gustan las guapas? Todo Azcona en La Codorniz. Volumen I. 1952-1955 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2012)
- ¿Son de alguna utilidad los cuñados? Todo Azcona en La Codorniz. Volumen II. 1956-1958 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2014)
- Repelencias. Todo Azcona en La Codorniz. Volumen III. 1952-1957 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2017)
- Viaje a una sala de fiestas y otros escritos dispersos. 1952-1959 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2018)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- El primer Azcona [1] Arkivigite je 2022-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Jutuba kanalo El primer Azcona [2]
- Sonmapo de Logroño de Rafael Azcona, 1926-1951 [3]
- Pri Rafael Azcona en la retejo de El Mundo.