Saint-Omer (Pas-de-Calais)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Omer |
Saint-Omer | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 62765 [+] | ||||
Poŝtkodo | 62500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Bruno Magnier 2008 - 2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 661 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 894 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 45′ N, 2° 16′ O (mapo)50.7483333333332.2608333333333Koordinatoj: 50° 45′ N, 2° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 16,4 km² (1 640 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Omer [+] | |||||
| |||||
Saint-Omer [sẽtomeR] estas franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de tri kantonoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rivero Aa trafluas la urbon. Ĝenerale havas akvo gravan rolon en Saint-Omer : la urbo estas ĉirkaŭita de marĉoj, kiuj estas nomitaj la Sanktomeraj marĉoj (franclingve le marais audomarois).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Longa malnovtempa manlaboro permesis disvolvigi ekonomie la lokajn marĉojn. Nun estas grandaj legomaj kultivadoj, precipe de florbrasikoj, sed ankaŭ iom bredado de bovinoj. Laste ekzistas loka biero, la biero de Saint-Omer.
Krome, la marĉoj fariĝis grava turisma centro.
Famuloj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]- Audomar (*600 - †670) estis episkopo de Thérouanne. Li estis sekve kanonizita kiel Sankta Omer (Saint Omer), kaj donis tiun nomon al la urbo.
- Lazare Hippolyte Carnot (6-a de aprilo 1801 en Saint-Omer - 16-a de marto 1888 en Parizo) estis franca politikisto.
- Joseph Bienaimé Caventou (1795-1877) estis kemiisto, apotekisto, toksologo, profesoro pri kemio de la Altranga Lernejo pri Farmacio de Parizo.
- Alexandre Ribot (7-a de februaro 1842 en Saint-Omer - 13-a de januaro 1923 en Parizo) estis franca politikisto. Li estis kvinfoje ĉefministro.
- Jean Titelouze (1553 - 1633) estis muzikisto. Li estas rigardita kiel la kreinto de la franca orgena muziko.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La katedralo Notre-Dame de Saint-Omer, malnovtempe nur senluksa kapelo (7-a jarcento), pligrandiĝis por fariĝi katedralo en 1561, post la detruo de Thérouanne fare de la militistoj de Karlo la 5-a. Ĝi enhavas pentraĵon de Petro Paŭlo Rubens kaj tombomonumenton konsekrita al Audomar, sed sen lia kadavro.
- La preĝejo Saint-Denis estas gotika preĝejo de la 13-a jarcento. Ĝi enhavas plurajn tombojn, inkluzive de tiu de Guillaume Fillastre, episkopo de Thérouanne, mortita en 1473.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La urba biblioteko de Saint-Omer konservas en sia kolekto 'imprimés rares' (maloftaj presaĵoj) esperantan fonduson el la komenco de la 20a jarcento, kreitan de iama bibliotekisto Ernest Deligny. Laŭ komuniko de estro de la biblioteko (marto 2018) la kolekto daŭre estas nealirebla kaj pro financaj limigoj ne antaŭvideblas ŝanĝo dum la venontaj jaroj.[1] Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.[2]
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Ipro (nederlandlingve Ieper, franclingve Ypres) en Belgio
- Deal en Britio
- Detmold en Germanio
Referenco
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://m3.dnsalias.com/sandelin[rompita ligilo]
- Oficiala paĝaro de Saint-Omer
- Persona paĝaro pri Saint-Omer kaj la marĉoj[rompita ligilo]
- Bildoj de Saint-Omer Arkivigite je 2021-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Esperanto-kolekto de la Urba biblioteko de Saint-Omer (mencio tute sube de la paĝo) Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine