Skizofrenio
Skizofrenio | |
---|---|
psika malsano • malsano | |
Skizofrenio estas mensa malsano karakterizita de nenormala konduto kaj misinterpreto de realeco. Ĝi plej ofte manifestiĝas kiel aŭdaj halucinoj, paranojaj aŭ bizaraj iluzioj, aŭ malorganizita parolado kaj pensado kun signifa socia aŭ profesia misfunkcio.
Signoj kaj simptomoj
[redakti | redakti fonton]Skizofrenio estas psikoza malsano. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi aŭ malatenti la superfluajn ekscitaĵojn.
La malsanulo havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas lin aŭ liajn pensojn, aŭ ke aliaj konspiras kontraŭ li, venenas lin, ktp. La mispensoj ne ĉiam estas paranoja; li ankaŭ eble mispensas, ke li havas sorĉan povon aŭ estas la mesio.
La malsanulo eble spertas halucinojn, ĉu audajn, ĉu vidajn, ĉu flarajn aŭ ĉu enkorpajn. Li ofte montras "ebenan afekton" (malemecon esprimi emociojn per la vizaĝo) kaj "pensa malordo" (malordo de parolado). La malsanulo eblas ankaŭ sperti katatonion.
Komenco
[redakti | redakti fonton]Komenco tipe okazas inter malfrua adoleskeco kaj frua plenkreskeco, kun la pintaj aĝoj de komenco estanta 18–25 jaroj por maskloj kaj 25–35 jaroj por femaloj, post la nasko kaj ĉe eko de la menopaŭzo.[1] Oni ĝenerale asertas, ke la frua apero kaj malbona pli frua konduto antaŭ la skizofrenio signifas pli malbonan prognozon.
Kialoj
[redakti | redakti fonton]La konsento estas, ke la kialoj de skizofrenio estas kaj genetikaj kaj mediaj. Ĝi estas heredebla malsano: se unu patro malsanas, la infano malsaniĝas je skizofrenio je probableco de 12%. Oni suspektas, ke diversaj narkotaĵoj ankaŭ povas kaŭzi skizofrenion. Laŭ la dopamina hipotezo skizofrenio estas kaŭzata de troa dopamino en la cerbo de la malsanulo.
Trakto kaj servoj
[redakti | redakti fonton]La malsano estas kuracebla (bridebla) per konvena dozado de medikamentoj. Nuntempe oni forlasas uzadon de malnovaj medikamentoj, kiuj malpliigis troaktivadon de dopamino. Ili havas signifajn kromefikojn kaj multaj pacientoj tute ne aŭ nur iom pozitive reagis al kuracado.[2]
Epidemiologio
[redakti | redakti fonton]Skizofrenio influas ĉirkaŭ 0,3–0,7% de homoj iam en sia vivo.[3] Ĝi okazas 1,4 fojojn pli ofte ĉe maskloj ol femaloj, kaj tipe aperas pli frue ĉe viroj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ochoa, Susana; Usall, Judith; Cobo, Jesús; Labad, Xavier; Kulkarni, Jayashri . “Gender Differences in Schizophrenia and First-Episode Psychosis: A Comprehensive Literature Review”, Schizophrenia Research and Treatment. doi:10.1136/bmj.39227.616447.BE.
- ↑ Léčba schizofrenie (ĉeĥe). schizofrenie.ordinace.biz. Alirita 2012-09-07 .
- ↑ Javitt, Daniel C. (June 2014). “Balancing therapeutic safety and efficacy to improve clinical and economic outcomes in schizophrenia: a clinical overview”, The American Journal of Managed Care 20 (8 Suppl), p. S160–65.
- ↑ Picchioni, Marco M.; Murray, Robin M. . “Schizophrenia”, The BMJ 335 (7610), p. 91–95. doi:10.1155/2012/916198.