Sully - Morland (pariza metrostacio)
Sully - Morland | |||
---|---|---|---|
Stacio Sully - Morland
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 4-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 5″ N, 2° 21′ 43″ O (mapo)48.8514248325422.3618942499161Koordinatoj: 48° 51′ 5″ N, 2° 21′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 124 169 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 3-a de junio 1930 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1208 | ||
Metro-linio | |||
Sully - Morland [syli mɔʁlɑ̃] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo, en la 4-a arondismento de Parizo.
La stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 3-an de junio 1930, sub ties malnova nomo, Pont Sully, pro ĝia proksimeco kun la Ponto Sully kaj Strato de Sully, kiu omaĝas al Maximilien de Béthune, barono de Rosny, duko de Sully, amiko kaj ministro de la reĝo Henriko la 4-a.
Oni aldonis la nomon « Morland » pro ĝia proksimeco kun Bulvardo Morland, tiel nomita omaĝe al François Louis de Morlan alidire Morland, kolonelo de ĉasistoj de la Gvardio (1771-1805), kiu estis mortigita en Austerlitz, kaj kies korpo estis rehejmigita en barelo da rumo.
Elirante el la stacio venante el la nord-oriento, la linio kurbiĝas je 90 gradoj al la sud-okcidento kaj plonĝas sub la Sejnon per deklivo de 40 ‰ al stacio Jussieu[1].
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 67 | 86 | 87
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Atelier parisien d'urbanisme
- Biblioteko de l'Arsenal
- École Massillon (Lernejo)
- Pavilono de l'Arsenal
- Prefektejo de Parizo
- Skvaro Henri-Galli
- Skvaro Barye
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean Tricoire, Un siècle de métro en 14 lignes. De Bienvenüe à Météor, eld. 1999, paĝo 233
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]