Ekde la 2-a de junio 2007 li estas prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Kroatio (kroateSocijaldemokratska Partija Hrvatske, SDP). En la parlamenta baloto de 2007 li elektiĝis membro de la parlamento de Kroatio, nomata Sabor.
En la parlamenta baloto de decembro 2011 li estis pinta kandidato de sia partio, kiu konkuris en la balota alianco Kukuriku. Post kiam la alianco akiris plimulton de ĉiuj voĉoj kaj sekve ankaŭ plimulton de la parlamentaj seĝoj, li la 23-an de decembro 2011 kiel posteulo de Jadranka Kosor elektiĝis ĉefministro de Kroatio.