Tomášikovo
Aspekto
Tomášikovo, hungare Tallós estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
- Areo: 21 km²
- Supermara alteco: 118 m
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 925 04
- Aŭtokodo: GA
- Telefonprefikso: 31
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Malgranda Danubobranĉo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1646. En 1910 loĝis tie 1900 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo de 1801, la turhorloĝo pretiĝis en 1836
- duetaĝa kastelo de Eszterházy de 1760, la parko estas protektata
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka de 1756
- akvomuelejo nomata Maticza de 1893
- pilgrimloko kaverno Lourdes
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Tallós naskiĝis hungara pentristo Dániel Mihalik.
|