Csobánka
Csobánka | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2014 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 580 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 157 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 39′ N, 18° 58′ O (mapo)47.64246944444418.967811111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 18° 58′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 22,76 km² (2 276 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Csobánka [+] | |||||
Csobánka [ĉobAnka], serbe Чобанац [ĉobanac] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 2850
- Poŝtkodo: 2014
- Telefonprefikso: 26
Geografio
[redakti | redakti fonton]Csobánka situas laŭ traira flankovojo, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj. Urboj Pomáz kaj Pilisvörösvár estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Poste serboj, germanoj, slovakoj kaj ciganoj alvenis. En 1946 la germanoj estis forpelitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. En la vilaĝo funkcias cigana, serba kaj germana aŭtonomioj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas la ortodoksa serba Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo (Csobánka) el 1746, la romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Csobánka) el 1842, fine Kastelo de Csobánka. Csobánka estas ankaŭ ekskursejo, pilgrimloko kaj feriejo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Csobánka naskiĝis skulptisto Imre Pistyur
- en Csobánka mortis:
- en kastelo Margitliget mortis aktoro Gyula Vízvári
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio