Saltu al enhavo

Bělá nad Svitavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bělá nad Svitavou
germane Deutsch Bielau, germane Bielau, germane Deutsche Biela
municipo
Bělá nad Svitavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bělá nad Svitavou
Kromnomo: Německá Bělá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Bělský potok
Situo Bělá nad Svitavou
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 13″ N 16° 29′ 26″ O / 49.63694 °N, 16.49056 °O / 49.63694; 16.49056 (mapo)
Katastro 11,56 km² (1 156 ha) Bělá nad Svitavou
Loĝantaro 479 (2024)
Denseco 41,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1502
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 05
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572586
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bělá nad Svitavou
Retpaĝo: www.obec-bela.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bělá nad Svitavou situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivereto fluanta de dekstre al rivero Svitava, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 7 km okcidente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 479 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Banín, Březová nad Svitavou, Brněnec, Chrastavec, Lavičné, Vítějeves kaj Svojanov.

Bělá nad Svitavou, nomata ankaŭ Německá Bělá (Germana Bělá), germane (Deutsch Bielau auch Biela, Bielau, Deutsche Biela) estis origine ĉeĥa vilaĝo. Onidire ĉi tie estis fortikaĵeto, kies soldataro gardis komercan vojon al Brno gvidantan laŭlonge de la rivero Svitava. Ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265 fondis urbon Polička kaj en ĉirkaŭaĵo kelkajn vilaĝojn, kiujn koloniigis per germanoj. Inter tiuj vilaĝoj estis ankaŭ Německá Bělá (nun Bělá nad Svitavou) kaj Nová Bělá (nun Lavičné).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 053
18801 167
18901 209
19001 225
19101 259
19211 098
JaroLoĝantoj
19301 158
1950693
1961736
1970708
1980605
1991498
JaroLoĝantoj
2001477
2011505
2014542
2016518
2017521
2018509
JaroLoĝantoj
2019511
2020501
2021485
2022494
2023495
2024479

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco en centro de la vilaĝo situas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Origine ĝi eble estis romanika, en la jaroj 1751 - 1767 detruita kaj nove konstruita en baroka stilo. La preĝejo havas krucforman navon, trilatere fermitan presbiterejon, oblongan sakristion sur suda flanko kaj po unu turo sur ambaŭ flankoj de la okcidenta frontalo, antaŭ kiu estas teretaĝa antaŭĉambro. La vandoj estas ekstere membrigitaj per lizenaj kadroj kaj per segmente volbitaj fenestroj. Sur pinjono staras statuo de Sankta Maria. Interne estas vandoj membrigitaj per pilastroj. La ĉefa navo estas platplafona, en kruciĝo de la navoj estas kruca volbo kun krestoj. Aloj de la transepto estas volbitaj per malaltaj kupoloj, la presbiterejo per konĥo kun duonlunoj, sakristio estas volbita kruce. La ekipaĵo estas pseŭdoklasikisma el la fino de 19-a jarcento, dekstre en la navo estas baroka altareto kun statuo de Pietato el la duono de 18-a jarcento.

En la paroĥestrejo estas bela bildo de Sankta Katarino el la jaro 1760.

Ŝtona krucifikso

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo situas ŝtona kruco el la jaro ĉirkaŭ 1840.

Malantaŭ la preĝejo troviĝas statuaro de Sankta Johano Nepomuka inter anĝeletoj el la jaro 1768, novigita en la jaro 1816.

Tombo de Ivan Banděrev

[redakti | redakti fonton]

Ivan Banděrev estis unu el kvinmembra grupo de ukrainaj paraŝutistoj, kiuj estis fine de la dua mondmilito paraŝutigita ĉe Bělá. Dum paraŝutigo li estis vundita, tuj malkovrita kaj fare de membroj de germana Volkssturm mortbatita per ŝovelilo. Pri lia tombo zorgas vilaĝanoj en Bělá.

Amastombo de judoj

[redakti | redakti fonton]

En Bělá estas amasa tombo de judaj malliberuloj el estinta filia koncentrejo en Brněnec ĉe fabriko de armiloj de Oskar Schindler. 42 malliberuloj frostmortis en vagonaro dum la transporto el Pollando al "Schindlera koncentrejo".

Naskiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Jakob Kolletschka

[redakti | redakti fonton]

El Německá Bělá estis doktoro de medicino en Vieno Jakob Kolletschka, kiun iu studento dum nekropsio vundis. Poste Dr-o Kolletschka mortis je sangotoksiĝo. Per sia morto li kontribuis al malkovro pri kaŭzoj de puerpera febro de naskantinoj.

Hubert Heger

[redakti | redakti fonton]

En Německá Bělá naskiĝis germana pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj Hubert Heger. Li aktivis en germana urbo Zeitz.