Saltu al enhavo

Janov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Janov
Janov
germane Jansdorf
municipo
Vido al Janov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Montaro Svitava montetaro
Rivero Končinský potok
Situo Janov
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 35″ N 16° 23′ 12″ O / 49.84306 °N, 16.38667 °O / 49.84306; 16.38667 (mapo)
Katastro 24,68 km² (2 468 ha) Janov u Litomyšle
Loĝantaro 1 003 (2024)
Denseco 40,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 55 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578134
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.janov-sy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Janov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km nordokcidente de urbo Svitavy kaj 6 km sudoriente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 003 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Čistá, Semanín, Benátky, Mikuleč kaj Strakov.

La vilaĝo ekestis per koloniiga agado de premonstratoj en Litomyšl iam en la unua duono de 13-a jarcento en kadro de tiel nomata dua ondo de koloniigo, kiam kun slavaj koloniistoj estis invitataj ankaŭ koloniistoj el Germanio.

La unua skriba noto pri Janov estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis transigita al episkopejo de Litomyšl. Tiam ĝia nomo estis Jansdorph, du jarojn pli poste Jansdorf plu Janštorf kaj Janstorf. Nur en la jaro 1854 ĝi estis Jansdorf. De la jaro 1874 ĝis fino de la jarcento vivstato de loĝantaro malboniĝadis. Minacis malsatmortado pro longtempa rikoltmanko de terpomoj. En dudeka jarcento Janov estis parto de germana lingva insulo, tiel nomata Hřebečsko kaj post Munkena diktato en la jaro 1938 ĝi apartenis al sudeta distrikto kaj post la milito germana loĝantaro estis elmigrita.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 278
18802 180
18902 190
19002 179
19102 181
19211 883
JaroLoĝantoj
19301 839
1950890
1961802
1970736
1980799
1991758
JaroLoĝantoj
2001745
2014997
2016995
2017989
2018980
2019984
JaroLoĝantoj
2020988
2021967
2022971
2023987
20241 003

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo estis konstruita en la jaro 1642 de B. Trauttmannsdorf kaj riparita en la jaro 1823. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kun sakristio sur norda kaj alkonstruaĵo sur suda flanko de presbiterejo kaj kun kapeloj sur ambaŭ flankoj de la navo. Prisma turo estas en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita kruce, la navo estas platplafona, en sakristio estas barela volbo kun segmentoj, norda kapelo kaj antaŭĉambro estas volbitaj kruce. La ekipaĵo estis plejparte neniigita per incendio en la jaro 1957.

Estinta tombejo

[redakti | redakti fonton]

Al la tombejo apud la preĝejo gvidas baroka pordego kun statuoj de Sankta Filipo, Sankta Jakobo kaj anĝeloj.

Vilaĝestrejo

[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo troviĝas estinta vilaĝestrejo, nun kulturdomo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]