Lipovec (distrikto Chrudim)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipovec |
Lipovec | |||
municipo | |||
Municipa oficejo en Lipovec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lipovec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Třemošnice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Lipovec | ||
- alteco | 340 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 13″ N 15° 31′ 56″ O / 49.92028 °N, 15.53222 °O (mapo) | ||
Areo | 5,38 km² (538 ha) | ||
Loĝantaro | 241 (2024) | ||
Denseco | 44,8 loĝ./km² | ||
Tabulo | Mezelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1401 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 547875 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lipovec (okres Chrudim) | |||
Retpaĝo: www.lipovec-licomerice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Lipovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en regiono okcidente sub montareto Fera montaro, 4 km norde de urbo Ronov nad Doubravou, ĉe apuda ŝoseo inter Ronov nad Doubravou kaj Podhořany u Ronova. Vivas ĉi tie 241 loĝantoj (2024). Dum la Dua Mondmilito la vilaĝanoj subtenadis partizanojn kaj estis pro tio persekutataj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Hošťalovice, Bousov, Podhořany u Ronova, Žlebské Chvalovice, Bílé Podolí kaj Vinaře.
Historio
[redakti | redakti fonton]Licoměřice estas rememorata jam en la jaro 1257. En la jaroj 1312-1341 estas ĉi tie rememorata fortikaĵeto.
En oktobro 1944 en la regiono koncentriĝis partizana taĉmento Magistro Jan Hus. La vilaĝanoj, ĉefe laborantoj en arbaroj, estis kun ĝi en kontaktoj kaj certigadis por ĝi provizadon per nutraĵoj. Bedaŭrinde la agado estis malkovrita, vilaĝoj Lipovec kaj Licoměřice estis la 19-an de decembro 1944 okupitaj kaj ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 70 jaroj, tute 106 homoj, estis arestitaj kaj forveturigitaj en koncentrejojn. Ne revenis kelkdekoj da civitanoj. La partizanoj ne estis kaptitaj.
En la jaroj 1968-1982 oni apud la vilaĝo minis uranian ercon, entute 480 tunojn. El la areo ĉiam defluas akvo, kiun oni devas dekontaminadi.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 573 |
1880 | 613 |
1890 | 575 |
1900 | 551 |
1910 | 573 |
1921 | 551 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 512 |
1950 | 388 |
1961 | 367 |
1970 | 348 |
1980 | 309 |
1991 | 229 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 231 |
2014 | 233 |
2016 | 232 |
2017 | 243 |
2018 | 242 |
2019 | 242 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 250 |
2021 | 245 |
2022 | 241 |
2023 | 243 |
2024 | 241 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Lipovec
- Licoměřice
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Malantaŭ Licoměřice sub arbaro staras monumento rememoranta loĝantojn de ambaŭ vilaĝoj, kiuj estis forveturigitaj en koncentrejojn. Aŭtoro de la plastikaĵo estas akademia skulptisto Oldřich Tlustoš el Hradec Králové. Pli fore leviĝas monteto Skála (490 m s.m.), ĉe kies supro kun elsendoturo oni povas vidi restojn de partizana terkabano kaj memorplaton al partizana grupo Magistro Jan Hus.
Preĝejo
[redakti | redakti fonton]En centro de Licoměřice estas gotika preĝejo de Sankta Katarino el la 14-a jarcento, pli malfrue rearanĝita en malfrugotika stilo. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo. Sur suda flanko estas pintarka portaleto. La presbiterejo estas volbita krucforme. La navo havas platan plafonon, la ĥorejo staras sur du ŝtonaj malfrugotikaj kolonoj. La ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, la pasiona vojo devenas el la 18-a jarcento. Sur la tombejo staras kampanilo, origine el la 16-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1907, kiam estis romantike aranĝita ligna dua etaĝo. En masonita teretaĝo estas pafbreĉoj.
Vidinda arbo
[redakti | redakti fonton]Sur vilaĝplaco kreskas arbo eleagno (Eleagnus). La arbo estas proksimume 60 jaroj aĝa, kies cirkonferenco estas preskaŭ 3 m kaj ĝia alteco estas 16 m.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|