Jablonné nad Orlicí
Jablonné nad Orlicí | |||
germane Gabel an der Adler | |||
urbo | |||
Jablonné nad Orlicí de sude
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jablonné nad Orlicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Žamberk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Tichá Orlice | ||
Situo | Jablonné nad Orlicí | ||
- alteco | 421 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 01′ 43″ N 16° 36′ 15″ O / 50.02861 °N, 16.60417 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,37 km² (437 ha) Jablonné nad Orlicí | ||
Loĝantaro | 3 106 (2024) | ||
Denseco | 710,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1093 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 64 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580376 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jablonné nad Orlicí | |||
Retpaĝo: www.jablonneno.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Jablonné nad Orlicí estas urbeto kaj somerrestadejo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Pardubice, en valo de rivero Tichá Orlice, 14 km de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 3 106 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mistrovice, Jamné nad Orlicí, Sobkovice, Orličky kaj Bystřec.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1304 unuafoje estas menciata vilaĝo Gablona, kiu evoluis el doganejo sur vojo el Bohemio al Kladsko. La vilaĝo apartenis al monaĥejo de Zbraslav, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de nobelaj familioj. Ĉi tie kreskis produktado de brosoj kaj fadenbutonoj. Jablonné akiris urbajn rajtojn en la jaro 1906 kaj en ties centro konserviĝis kelkaj valoraj domoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 941 |
1880 | 1 042 |
1890 | 1 125 |
1900 | 1 248 |
1910 | 1 787 |
1921 | 1 786 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 768 |
1950 | 1 582 |
1961 | 2 086 |
1970 | 2 502 |
1980 | 2 883 |
1991 | 3 095 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 119 |
2014 | 3 263 |
2016 | 3 161 |
2017 | 3 136 |
2018 | 3 157 |
2019 | 3 189 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 149 |
2021 | 2 905 |
2022 | 2 904 |
2023 | 3 023 |
2024 | 3 106 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur la kvadrata ĉefplaco, proklamita kiel urba monumentzono, situas pluraj malfrubarokaj domoj kaj du ĉarpentitaj konstruaĵoj kun tipaj gabloj, kaj pestokolono el 1748.
En plialtigita situo situas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1683 kaj rekonstruita en 1725 konstruita sur loko de pli malnova lignokonstruaĵo el la 14-a jarcento. Kune kun granda unuetaĝa paroĥejo ĝi kreas valoran barokan tuton.
Ponto trans la rivero Tichá Orlice portas statuojn de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Floriano.
En la urbo eblas trovi ankaŭ naturmemoraĵon - kverkon, kies perimetro estas 480 cm, alteco 18 m kaj ĝia aĝo estas taksata al 560 jaroj.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]El Jablonné devenis episkopo de Bohemiaj Fratoj Petr Figulus Jablonský, kiu estis bofilo de Johano Amoso Komenio.
Tie ankaŭ naskiĝis la E-o eldonisto Antonín Pražák.