Albendiego
Albendiego | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19275 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 3° 3′ U (mapo)41.227222222222-3.0516666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 195 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Albendiego [+] | |||
Albendiego estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 45 loĝantoj sur areo de 23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Albendiego situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1195 m super marnivelo; je 110 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 41°13′38″N 3°03′06″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Campisábalos, Prádena de Atienza, Somolinos, Ujados, Condemios de Arriba kaj Condemios de Abajo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Albendiego estis unu el 131 domaroj kiuj kunformis la teritorion atribuitan al la Comunidad de villa y tierra de Atienza laŭ la foruo ricevita en 1149 de la reĝo de Kastilio Alfonso la 7-a.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 44, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albendiego, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Albendiego kie oni falis al la nunaj 44.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Rura turismo: elstaras la ermitejo de Sankta Koloma, sude de la domaro kaj ĉe la tombejo; gravas pro la belega romanika absido kun ĵaluziaj fenestroj de inspiro mudeĥara kaj sonorilmuro gotika.