Saltu al enhavo

Orea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orea
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo)40.558055555556-1.7261111111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 497 m [+]
Areo 71,25 km² (7 125 ha) [+]
Orea (Kastilio-Manĉo)
Orea (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Orea
Orea (Hispanio)
Orea (Hispanio)
DEC
Situo de Orea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orea [+]
vdr

Orea [oREa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 196 loĝantoj sur areo de 71,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas oreanos respektive oreanas.

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Orea situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.502 m super marnivelo; je 192 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°33′29″N 1°43′34″Ok.

Geografie ĝi situas en la Iberia Sistemo, pli precize ĉe la montaro de Tremedal, inter la montaro de Albarracín kaj la montaro de Kvenko. Ekde 1998 la municipo troviĝas ene de Natura Parko de Alto Tajo kaj, pro sia natura riĉo de flaŭro kaj faŭno, estas tre diversa kaj riĉa. La teritorio estas trafluata de la riveroj Cabrillas, Hoz Seca kaj Taĵo. La teritorio limas oriente kun Orihuela del Tremedal (Teruel), okcidente kun Checa, sude kun Griegos (Teruel) kaj norde kun Alcoroches.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 189en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Orea, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Orea kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 196 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Inter vidindaĵoj la turo de Orea.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]