Saltu al enhavo

Sayatón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sayatón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 63  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo)40.377222222222-2.8519444444444Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 45,38 km² (4 538 ha) [+]
Sayatón (Kastilio-Manĉo)
Sayatón (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Sayatón
Sayatón (Hispanio)
Sayatón (Hispanio)
DEC
Situo de Sayatón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sayatón [+]
vdr

Sayatón [saĝaTON] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 63 loĝantoj sur areo de 45,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². Estas tri domaroj, nome Anguix, Salto de Bolarque (Akvobaraĵo) kaj Sayatón mem. En ties municipa teritorio troviĝas la kastelo de Anguix, ĉe la akvorezervejo de Bolarque, kie ekas la transiga kanalo Taĵo-Segura. La loĝantoj nomiĝas sayatoneros [saĝatoNEros] respektive sayatoneras [saĝatoNEras].

Sayatón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Alkario en la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 670 m super marnivelo; je 63 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Almonacid de Zorita, Pastrana, Valdeconcha, Fuentelencina, Auñón, Sacedón kaj Buendía.

Kastelo de Anguix.

La vilaĝo fondiĝis fine de la 15-a jarcento aŭ komenco de la 16-a fare de la fratoj Calvete, kvankam iĝis villa kun rajto disponi el urbestroj, pendumilo kaj pilorio, ĉirkaŭ de 1535, dum la regado de Karlo la 1-a kiu vendis la villa al Doña Ana de la Cerda, avino de la princino de Éboli kaj senjorino de Pastrana.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 837 loĝantoj en 1950 al 86, tio estis oni perdis pli ol 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sayatón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sayatón kie oni falis al la nunaj 86. Fakte en la lastaj 25 jaroj oni perdis preskaŭ 150.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de Anguix [anGIKS]
  • Dezerto de Bolarque
  • Akvorezervejo de Bolarque

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]