Saltu al enhavo

Sacedón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacedón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19120
Demografio
Loĝantaro 1 566  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 2° 44′ U (mapo)40.482222222222-2.7316666666667Koordinatoj: 40° 29′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 113,28 km² (11 328 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sacedón (Kastilio-Manĉo)
Sacedón (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Sacedón
Sacedón (Hispanio)
Sacedón (Hispanio)
DEC
Situo de Sacedón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sacedón [+]
vdr

Sacedón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 566 loĝantoj sur areo de 113,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas sacedonenses.

Sacedón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 740 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°28′56″N 2°43′54″Ok. La municipo limas sude kun la provinco Kvenko. Najbaras la municipoj Alocén, Alcocer, Cañaveruelas, Villalba del Rey, Buendía, Sayatón, Auñón kaj Pareja. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Auñón Norde: Pareja kaj Alocén Nordoriente: Pareja
Okcidente: Auñón Oriente: Alcocer
Sudokcidente: Sayatón Sude: Buendía (Kvenko) kaj Villalba del Rey (Kvenko) Sudoriente: Cañaveruelas (Kvenko)

La loko ricevis la privilegion de villazgo (urbeto) en marto 1553 dum la regado de Karlo la 1-a, kiam ĝi sendependiĝis el Huete.[1]​ Ene de ĝia municipa teritorio estis situa la banloko Real Sitio de La Isabela y Baños de Sacedón, fondita de Fernando la 7-a kaj malaperinta en 1950 sub la Akvorezervejo de Buendía,[2]​ kun aliaj lokoj, kiel Poyos, kies municipa teritorio restis aligita al tiu de Sacedón.[3]​ La loko estis banloko uzita de la reĝoj de Hispanio.[4]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2 565 loĝantoj en 1950 al 1 572, tio estis oni perdis 1 000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sacedón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sacedón kie oni falis al la nunaj 1 572.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Histori-arta Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]
Interno de la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro).

Elstaras kiel parto de la heredaĵo de Sacedón:[5]

  • Preĝejo, verko de la 16-a jarcento (1591, laŭ surskribo en la ĉefa pordego);
  • Ermitejo de la Sankta Vizaĝo de Dio, verko de la 18-a jarcento;
  • Monaĥejo de Monsalud (Córcoles), verko de la 12-a jarcento;
  • Preĝejo de Córcoles, verko de la 13-a jarcento;
  • Skulptaĵo de la Mariblanca, verko devena de la reĝaj kolektoj el la Reĝa Loko de la Isabela;
  • Pilorio de Trujillo, nome kopio de la fama pilorio gotika de la ekstremadura urbo;
  • Sacedón, kun aliaj alkariaj setlejoj, formas parton de turisma-literatura vojo kreita el la romano de la verkisto Camilo José Cela nome Viaje a la Alcarria.[6]
La akvorezervejo de Bolarque, ĉe Sacedón.
  1. Mercado Blanco, Moya Benito kaj Herrera Casado, 2003, p. 326.
  2. Aguado Pintor, Amparo. «La Isabela, un nuevo Real Sitio para los monarcas del siglo XIX» (PDF). Espacio, Tiempo y Forma, Serie Vil, H.ª del Arte, t. 15 (UNED): 229-254. [1] Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 29an de marto 2012.
  3. Instituto Nacional de Estadística. «Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842». INEbase. [2] Konsultita la 29an de marto 2012.
  4. Jesús Mercado Blanco, Mª Jesús Moya Benito, Antonio Herrero Casado (2003). Historia de Sacedón. Guadalajara: AACHE. ISBN 84-95179-89-9.
  5. «Castilla-La Mancha. Descubre y siente. Sacedón» (HTML o PDF). Web oficial de Turismo de Castilla-La Mancha. [3] Konsultita la 1an de Decembro 2017.
  6. Díaz Funchal, Elena (julio 2006). «El viaje a la Alcarria 60 años después. Una tierra pasada por el tamiz de la literatura» (HTML). (Castilla-La Mancha). Revista de información de la Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha (189). [4] Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 29a de marto 2012.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Hurtado Maqueda, Jorge (2008-2009-2010). «Vexilología Local en Guadalajara» (pdf). En Universidad de Castilla-La Mancha. Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (35-36-37). ISSN 0214-7092.
  • Mercado Blanco, Jesús; Moya Benito, María José; Herrera Casado, Antonio (2003). Historia de Sacedón: Patrimonio y costumbres. Guadalajara: AACHE Ediciones. ISBN 84-95179-98-9.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]