Saltu al enhavo

Miralrío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miralrío
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19246
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 2° 57′ U (mapo)40.89-2.9419444444444Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Miralrío (Kastilio-Manĉo)
Miralrío (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Miralrío
Miralrío (Hispanio)
Miralrío (Hispanio)
DEC
Situo de Miralrío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miralrío [+]
vdr

Miralrío [miralRIo] (Rigardejo al la rivero[1]) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km².

Miralrío situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la centro de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 019 m super marnivelo; je 39,6 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 169 km el Toledo, la regiona ĉefurbo, je 101 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo, je 542 km el Barcelono kaj je 327 km el Valencio, aliaj grandurboj. La geografiaj koordinatoj estas 40°53′24″N 2°56′31″Ok. Najbaras la municipoj Villanueva de Argecilla kaj Jadraque.

La urbo atingis maksimuman loĝantaron komence de la 20-a jarcento kun 504 loĝantoj en 1910; post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 324 loĝantoj en 1950 al 64 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Miralrío kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 56 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. Tiu situacio videblas en la blazono)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]